Esperanto vigle disvastigita dum spiritisma regiona renkontiĝo
Esperanto-klubo de Ararakŭara
realigis ekspozicion por disvastigado de la internacia lingvo
Esperanto dum spiritisma evento “CONRESPI/2014” - Regiona
Interfratiĝo de Spiritisma Familio, kiu okazis de la 2-a, ĝis la
4-a de marto en la urbo Araraquara, subŝtato San-Paŭlo, Brazilo,
kun partopreno de ĉirkaŭ 300 personoj.
La ekspozicio estis realigita en
tia religia evento, kaj precipe por iliaj anoj, ĉar spiritismo estas
unu el la plej grandaj religioj en Brazilo, kaj ĝi estas ankaŭ la
ĉefa organizaĵo kiu ofte kaj, jam de longe, disvastigas kaj
utiligas Esperanton, krome, granda nombro de la brazilaj
esperantistoj estas spiritistoj.
En la evento estis muntita
ekspozicio el dekoj da diversaj spiritismaj libroj en Esperanto kaj
pri la idiomo, krom diversaj aliaj didaktikaj, infanaj kaj
literaturaj libroj, vortaroj, revuoj kaj muzikaj-kdoj en Esperanto el
diversaj landoj. Dum la ekspozicio ankaŭ estis senĉese montrita la
propaganda filmo “Esperanto estas...” kaj aliaj filmoj por la
ellernado de Esperanto. Ĉiuj partoprenantoj de la evento ricevis
flugfoliojn pri Esperanto kaj ĉiuj kiuj estis persone kontaktitaj
ricevadis aldonajn materialojn kaj informojn.
En la ekspozicio, krom la dekoj
da personoj kiuj interesiĝis pri la internacia lingvo ricevante
aldonajn informojn, 19 partoprenantoj aliĝis al la baza kurso, kiu
komenciĝos en la venonta monato organizita de la Esperanto-klubo de
Ararakŭara.
Du pozitivaj okazaĵoj multe
favoris la disvastigadon de Esperanto dum la evento. La unua estis la
pozitiva mencio de la internacia lingvo farita de la kompetenta
spiritisma preleganto Donizete Aparecido Pinheiro Silveira en la
komenco de lia prelego , kaj la alia, estis la permeso al la loka
Delegito de Universala Esperanto-Asocio kaj estrarano de la loka
esperantista klubo, Alex Cesário, fari kelkajn klarigojn kaj
disvastigadojn pri Esperanto, pri la ekspozicio kaj pri la baldaŭa
baza kurso al la ĉeestantoj ene da la ĉefa salono de la evento.
La ekspozicio restis muntita dum
tri tagoj de la evento, kie dum tuta tempo deĵoris volontuloj de
la Esperanto-klubo. Ĝi rezultis en la disvastigado de Esperanto al
centoj da personoj kaj en la okazigo de novan bazan kurson de la
internacia lingvo en la urbo.
Esperanto-klubo de Ararakŭara
Teksto: Alex Cesário (reviziis ĝin Ladislau Afonso)
Fotoj: Juliana Damus / José F. Gallucci
Alex... mi gratulas vian bonan ideon pri nia partoprenado ĉe la spiritisma evento. Ĝi estis tre profinda al ĉiuj.. Nun, mi gratulas vin pro tiu ĉi artikolo kiu alportas novan sangon al nia Esperanta-klubo.
ResponderExcluirSen vi, certe nia partopreno ne estis okazinta! Ni laboru kune! ;-) Espereble ni povos fari multe pli favore al Esperanto!
ExcluirGratulon!
ResponderExcluir